Kastelo Guirbaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo Guirbaden

La kastelo Guirbaden (france château de Guirbaden) estas ruina kastelo lokita en la franca komunumo Mollkirch, en la departemento Bas-Rhin kaj la regiono Alzaco. Ĝi situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Magel, je alto de 565 m.

La kastelo datiĝas de la 11-a jarcento, kaj spertis dum kvin jarcentoj plurajn atakojn, detruojn kaj rekonstruadojn. Ĝi estis vendita en 1790 kaj klasifikita kiel "Monumento historia". La ruinoj de la kastelo estas alireblaj el la vilaĝo Mollkirch, aŭ el Grendelbuch per kamparaj vojoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 48° 29′ 37″ N 7° 22′ 13″ O / 48.49361 °N, 7.37028 °O / 48.49361; 7.37028 (mapo)