Kastelo de Marly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kastelo de Marly-le-Roi estis la plej intima loĝejo de la reĝo, celinta al portempa izoliteco el Versailles.

La kastelo de Marly-le-Roi (franclingve Château de Marly-le-Roi), kune kun siaj ĝardenoj, estis konstruita je la endo de la 17-a jarcento en la nomo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. La plezurkastelo estis lokita en Marly-le-Roi, komunumo en la hodiaŭa franca departemento Yvelines. Tie la reĝo retiriĝis kiam li volis malproksimiĝi el la kortego de la kastelo de Versailles. Kelkaj estimitaj korteganoj plejofte akompanis lin. Tio estis elstara honoro : oni kutime devis atendi dum pluraj monatoj antaŭ ricevi oficialan inviton.

Marly estis la loko, kie la reĝo sentis sin la plej feliĉa. La kastelo estis pliposte detruita, kaj nenion restas hodiaŭ, escepte de la spuro de kelkaj fondaĵoj sur la grundo de la parko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]