Kate Hudson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Hudson (2006)

Kate Garry Hudson (* 19-an de aprilo 1979 en Los Angeles) estas usona aktorino.

Biografio

Kate Hudson estas filino de Goldie Hawn kaj Bill Hudson. Ŝi plenkreskis ĉe ŝia patrino Goldie Hawn kaj la duonpatro Kurt Russell. Ŝi sukcesis atingi trarompon per filmo Almost Famous, kies ludo alportis al ŝi premion Golden Globe kaj Oscar-nomumon. Tion sekvis la amkomedio Alex & Emma, How to Lose a Guy in 10 Days kaj Raising Helen, kiuj ĉiuj ricevis averaĝajn kritikojn, sed la publiko ŝatis ilin.

Hudson ludis en 2003 kun Glenn Close kaj Naomi Watts en la socia komedio Le Divorce.


Hudson estis geedziĝanta de 2000 ĝis 2006 kun la rokkantisto Chris Robinson kaj naskis en 2004 ilian komunan filon. De 2006 ĝis 2007, li amparis kun Owen Wilson. Ekde 2010, li ame vivas kun Matthew Bellamy, ili naskiĝis komuna filo en 2011.

Filmografio (elekto)

  • 1998: Desert Blue
  • 1999: 200 Cigarettes
  • 2000: Almost Famous
  • 2000: Dr. T and the Women
  • 2000: Gossip
  • 2000: About Adam
  • 2002: The Four Feathers
  • 2003: How to Lose a Guy in 10 Days
  • 2003: Alex & Emma
  • 2003: Le Divorce
  • 2004: Raising Helen
  • 2005: The Skeleton Key
  • 2006: You, Me and Dupree
  • 2008: My Best Friend's Girl
  • 2008: Fool’s Gold
  • 2009: Bride Wars
  • 2009: Nine
  • 2010: The Killer Inside Me
  • 2011: Something Borrowed
  • 2011: A Little Bit of Heaven

Distingoj

  • 2000: Golden Globe kiel plej bona neprotagonistino en Almost Famous