Katedralo Naskiĝo de Jesuo (Kiŝinevo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Naskiĝo de Jesuo
ortodoksa katedralo
ortodoksa katedralo [+]

LandoMoldavio
SituoKiŝinevo
- koordinatoj47° 1′ 34″ N, 28° 50′ 4″ O (mapo)47.02605555555628.834527777778Koordinatoj: 47° 1′ 34″ N, 28° 50′ 4″ O (mapo)

Katedralo Naskiĝo de Jesuo (Moldavio)
Katedralo Naskiĝo de Jesuo (Moldavio)
DEC
Katedralo Naskiĝo de Jesuo
Katedralo Naskiĝo de Jesuo

Map
Katedralo Naskiĝo de Jesuo
Vikimedia Komunejo:  Nativity Cathedral, Chișinău [+]
vdr
Katedralo de Naskiĝo de la Sinjoro

Katedralo Naskiĝo de Jesuo (rumane: Catedrala Nașterea Domnului) estas preĝejo en Kiŝinevo. Temas pri metropolitejo de la Moldava-ortodoksa eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

interno

Starigitis la kirko inter 1830 kaj 1836 laŭ iniciato de Gavril Bănulescu-Bodoni, metropolito de Besarabio. Post unuaj planadoj de la en 1831 mortinta arĥitekto Peter Speeth transprenis la gvidadon Avraam Melnikov. Konsekriĝo eblis en al 13.10.1838.

En junio 1941 ĝi tre damaĝitis bombade. Komenciĝis restaŭrado en septembro 1942 du kio aktivis la rumana artisto Jean Alexandru Steriadi. Finiĝo estis en la 1950-aj jaroj. Nokte inter la 22-a kaj la 23-a de decembro eksplodigitis la kampanilo laŭ ordono de la municipa administrato komunista kaj diserva okazigejo sekve ne plu eblis. Anstataŭe ĝi ekfunkciis kiel ekspoziciejo de la ministerio pri kulturo de Moldava Soveta Socialisma Respubliko.

Inter 1989 kaj 1991 sukcesis redediĉo sakraleja. Ekis ampleksaj restaŭradlaboroj kaj en la 3.11.1995 ŝtatprezidanto Mircea Ion Snegur eĉ subsignis dekreto pli akcelo restaŭrada. En 1996 la laboroj finiĝis kaj samjare metitis fundamenta ŝtono pri nova sonorilturo kies novestiĝo estis en la 1997-a jaro. Tamen ĝi diferencas de la orginalo kiun estis detruintaj komunistaj barbaroj en 1962.

Situo kaj arĥitekturaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Triumfa arko kaj kampanilo

La katedralo en la urbokvartalo Buiucani troviĝas sur sama akso kun malpli longe pli poste starigita Triumfarko de Kiŝinevo kiu similas antaŭan portalon preĝejan. Ĉekirke estas la Katedrala parko. Faritis la kirko laŭ stilo de rusa historiismo el ŝtono kaj brikoj. Ĉe la kvar eksteraj vandoj estas po unu peristilo; ilia koloro estas helflava, kolonoj kaj ornamaĵoj estas blankaj. En la kupolo de la nova kampanilo ja bonvenas lumo eniranta per ok altaj fenestroj.

Kirke estas tri altaroj kaj la ĉefa el ili montras la naskiĝon de la Savinto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]