Katedralo de Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Badajoz.

La Katedralo de Badajoz (aŭ Katedralo de Sankta Johano Baptisto) situas ĉe la Placo de Hispanio, en la centro de Badajoz (Hispanio). Kune kun la Kunkatedralo de Merido estas la sidejo de la arkiepiskopoj de Ekstremaduro, formante la arkidiocezo Mérida-Badajoz.[1]

Historio

Post la kristana konkero de la urbo en 1230, estis elektita episkopo Fray Pedro Pérez. Post du jaroj oni planis konstrui katedralon. Oni elektis kiel loko la Kampon de Sankta Johano, tereno situa en la ekstero de la alkazabo.

En 1276, la katedralo jam finita estis konsakrita, laŭ la patroneco de Johano la Baptisto. Tamen la konstruado de la katedralo sekvis ĝis la 15a jarcento kaj estis komplete finita nur en la 18a jarcento.

Strukturo

Deekstere kaj pro la landlima karaktero de la urbo, krom la kastela deveno de la turo, la Katedralo de Badajoz similas al fortikaĵo: ĝi posedas fortajn muregojn, krenelojn kaj fortikan turon kie troviĝas la sonorilaro.

  • La turo estas la plej elstara eksterna elemento. ĝis estas 11 m larĝa kaj 41 m alta, kaj posedas tri etaĝojn kaj sonorilejon. Kvankam nune estas nur unu turo, estis projektoj konstrui du turojn, ambaŭflanke de la ĉefa fasado, sed pro diversaj kialoj en la historio de la urbo eblis konstrui la ununuran aktualan.
  • La Pordego de Sankta Johano.
  • La Pordego de la Ŝafo.
  • La Pordego de Sankta Blaso.

Notoj

  1. Archidiócesis Mérida-Badajoz Datos.