Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Katedralo de Nia Sinjorino

La katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno estas granda gotika preĝejo proksime al la rivero Skeldo. Post 169 jaroj da konstruado (1352-1521), la katedralo leviĝas 123 metrojn alta, kiel ŝtona puntaĵo. Tiu ĉi katedralo estas la plej granda gotika konstuaĵo en la Nederlandoj.

Historio

En la sama loko de la nuna Dipatrina Katedralo jam troviĝis malgranda kapelo honore al Maria en la 10a jarcento. Post la fondo de paroĥo en 1124, la kapelo grandiĝis ĝis romanika preĝejo. Inter 1350 kaj 1520 ĉi tie leviĝis la plej granda gotika preĝejo el la Nederlandoj, unue kvinnava, poste pligrandigita ĝis sepnava. Je la estiĝo de la episkopejo Antverpena en 1559, la Dipatrina preĝejo leviĝis ĝis episkopa. Tiu ĉi plejbelaĵo de brabanta gotiko ne saviĝis en sia historio. La preĝejo difektiĝis pro brulo en 1533 kaj poste rabiĝis kaj vundiĝis dum bildodetruoj en 1566 kaj 1581. Ĝi ankau suferis dum konfiskado de la Franca Revolucio en 1794. Ĉiufoje ĝi travivis la katastrofojn. Post la falo de Antwerpen en 1585, ĝi reordiĝis en barokan stilon. Fine de la 18a kaj en la 19a jarcentoj, post la franca periodo, la interno denove modifiĝis en novstiloj. Komence de la 20a jarcento komenciĝis scienca restaŭrado: unue la okcidenta fasado, la portaloj kaj la turo. Poste la interno, la navo kaj la ĥorejo. La radiaj kapeloj kaj la plua ekstera restaŭrado ankoraŭ survojas.

En la katedralo ekspoziciiĝas kvar verkoj de Petro Paŭlo Rubens, la plej fama kaj plej multflanka antverpena barokartisto. Tri pentraĵoj, pintartaĵoj el la 17a jarcento, speciale kreiĝis de Rubens por la katedralo; la kvara nur aldoniĝis post la regado de la Francoj.