Katedralo de Valadolido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Valadolido

La Katedralo de Valadolido, elpensita en la 16-a jarcento kaj dizajnita de la arkitekto Juan de Herrera, estas konstruaĵo el hereriana stilo kun barokaj aldonaĵoj.

La Katedralo de Valadolido estas la episkopa sidejo de la ĉefdiocezo de Valadolido, sed ĝi estas ankoraŭ ne finiĝinta verkaĵo ĉefe pro manko de rimedoj kaj la tro da elspezoj pro la cementado de la tereno kiu estas en deklivo.

Ĝi atingis la rangon de katedralo en 1595, ĉar antaŭe ĝi estis kolegiato dependanta de la diocezo de Palencio.

Ĝi troviĝas en la urbocentro, proksime de la Preĝejo Sankta Maria La Antikva kaj konstruita apud la Kolegiato Sankta Maria, kelkaj el ĝiaj spacoj estis detruitiaj por la daŭra konstruado de aliaj ĉambroj.

Ŝablono:LigoElstara