Arkikatedralo Baziliko de Vilno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Vilnio.
Interno

La Katedralo de Vilno (litove: Vilniaus Šv. Stanislovo ir Šv. Vladislovo arkikatedra bazilika) estas la ĉefa katolika katedralo de Litovio. Ĝi situas en la litova historia urboparto. Ĝi estas la katolika spirita vivo de la lando.

La kronadoj de la Granddukoj de Litovio okazis ene de ĝiaj limoj. Ene de ĝiaj kriptoj kaj ĉerkejoj, multaj famaj homoj, inter ili Vytautas (1430), lia edzino Anna (1418), lia frato Sigismondo (1440), kuzo Ŝvitrigajlo (1452), Sankta Kazimiro (1484), Aleksandro (1506), du edzinoj de Sigismondo la 2-a: Elizabeto de Habsburgo (1545) kaj Barbara Radziwiłł (1551), same kiel aliaj, estas enterigitaj en ĝi.

Interne, ekzistas pli ol kvardek artaĵoj ekde la 16-a ĝis 19-a jarcentoj; inkluzive de freskoj kaj pentraĵoj el diversaj grandoj. Dum la restarigo de la Katedralo, la altaroj de supozita pagana templo kaj la origina planko, estis metitaj dum la regado de reĝo Mindaugas. Krome, la restaĵoj de la katedralo konstruita en 1387 estis ankaŭ parto de ĝi. Fresko originanta de la fino de la 14-a jarcento, la plej malnova konata fresko en Litovio, estis trovita sur la muro de unu el la subteraj kapeloj de la katedralo.

Per la rekonstrulaboro de 2002 oficiale komencis rekonstrui la Reĝan Palacon de Litovio, malantaŭ la Katedralo. La lastatempe starigita palaco konsiderinde ŝanĝos la panoraman kuntekston de la Katedralo.

La Katedralo kaj la sonorilturo estis tute renovigitaj de 2006 ĝis 2008. La fasadoj estis kovritaj per freŝa plurkolora pentrolaboro, pliigante la eksteran aspekton de la konstruaĵoj kaj ties elementojn kiuj ne estis renovigitaj ekde la sendependeco de Litovio en 1990.