Kategorio-Diskuto:Aktorinoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorion kun tiu ĉi nomo uzas 68 lingvoj. Kial Esperanto devus esti escepto kaj ne uzi ĝin? Petr Tomasovsky (diskuto) 13:49, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky: Estas pli da Vikipedioj, kiuj havas nur unusolan kategorion por ĉiuj seksoj kune. Krome, ni havas regulon, kiu malpermesas laŭseksajn kategoriojn. Ni jam havas la kategoriojn Kategorio:Viroj, Kategorio:Virinoj kaj Kategorio:Neduumuloj por laŭseksa kategoriigado, ne necesas denove aldoni tion al ĉiuj profesio-vortoj. Ĉi tiu kategorio jam estas 3-foje forigita... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:00, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Antaŭ ol forigi kategorion, necesas forigi ĝiajn menciojn en respektivaj artikoloj. RG72 (diskuto) 03:08, 19 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La hungaraj aktoroj havas 1483 artikolojn, se ne paroli ties subkategorioj nekalkuleblaj (ili aldoniĝas). Fari in estas nefarebla por roboto, ĉar la strangaj nomoj ne donas ekzaktan klasifikadon. Verŝajne ne ekzistas tiu redaktoro, kiu farus tiun laboron. --Crosstor (diskuto) 05:00, 19 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@RG72: Farita. Vi nun povas forigi la kategorion kaj ĉiujn ĝiajn subkategoriojn. Bonvolu ankaŭ protekti la paĝojn post forigo, por ke oni estonte ne denove kreu la paĝojn sen interkonsento. Tio intertempe jam 3-foje okazis... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:08, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]