Kategorio-Diskuto:Bosniaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas kategorio:bosnaj esperantistoj kun superrigarda artikolo kaj laŭ hodiaŭa stato sep biografioj, kaj kategorio:bosniaj esperantistoj kun du artikoloj: El ili unu, pri Gradimir Kragiĉ, temas pri serbo loĝanta en Bosnio, do Bosniano sed ne bosno, kaj la alia, pri Haris Subašić, sendube temas pri Bosniano sed el la teksto ne preneblas la informo ĉu bosno. Kvankam estus tentige unuigi la kategoriojn sub komuna nomo "kategorio:bosnaj esperantistoj" (ĝenerale la kategorioj de tiu grupo, kiam temas pri landonomoj formitaj laŭ la sistemo x-o > x-io/x-ujo, ordiĝas laŭ etnoj, krom "esperantistoj de Rusio" kaj la duobla paro "ukrainaj/ukrainiaj esperantistoj"), mi ne kuraĝas forpreni la kategorion "bosniaj esperantistoj"="esperantistoj de Bosnio".

ThomasPusch 08:00, 23. Apr 2010 (UTC)