Kategorio-Diskuto:Distriktoj de Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun estas multaj subkategorioj en tiu-ĉi kategorio, ĉar la unuopaj distriktaj kategorioj unuflanke ordiĝas rekte ĉi-tie, kaj aliflanke ordiĝas laŭ federaciaj landoj. Praktikas trovi distriktajn kategoriojn kaj distriktajn artikolojn ne nur laŭ federacia lando, sed ankaŭ rekte en kategorio, ĉar neniel ĉiam oni scias la federacian landon antaŭ ol serĉi kategorion aŭ distriktan artikolon. Bonas sekvi la ekzemplon de germaniaj komunumoj (urbaj kaj neurbaj): por ili estas kategorioj "urboj de FEDERACIA LANDO" (kaj ĉiuj 16 federacilandaj kategorioj komune estas en kategorio "urboj de Germanio"), sed ankaŭ komuna kategorio "urboj de Germanio laŭ alfabeto" (mem ankaŭ en kategorio "urboj de Germanio"). Flanke klaras ke principe devus esti "komunumoj de...", ne "urboj de...", sed pro manko de robota laborforto la kategorioj ĝis nun ne ŝoviĝis al vere ĝusta nomo. Paralele do sencas ke estu kategorioj "distriktoj de FEDERACIA LANDO" por la 13 ne-urboŝtataj federaciaj landoj (kaj ĉiuj 13 federacilandaj kategorioj komune estas en kategorio "distriktoj de Germanio"), sed ankaŭ komuna kategorio "distriktoj de Germanio laŭ alfabeto" (mem ankaŭ en kategorio "distriktoj de Germanio"). En alilingvaj vikipedioj laŭ rapida rigardo samaĵo al kategorio "distriktoj de Germanio laŭ alfabeto" ŝajne nur estas en la anglalingva projekto, kie la kategorio nomiĝas "Wikipedia categories named after districts of Germany". Do eblas intervikie ligi la novan kategorion, kaj ĝi ne staros tute sendepende. Rezulto ĉiukaze estos, ke la kategorio "distriktoj de Germanio" malplipleniĝos kaj iĝos pli bone superrigardebla. ThomasPusch (diskuto) 17:18, 11 Aŭg. 2014 (UTC)

Laŭ la supra argumentado mi kreis kategorio "distriktoj de Germanio laŭ alfabeto", ligis ĝin intervikie kaj plenigis ĝin per la unuopaj distriktaj kategorioj. La artikoloj pri la unuopaj distriktoj ankoraŭ restas en tiu-ĉi kategorio, pro manko de plia tempo, kvankam bonvenus ilia ŝovo al la nova kategorio "distriktoj de Germanio laŭ alfabeto". Sed ne estas katastrofo se restos kiel estas nun: ĉiukaze la kategorio "distriktoj de Germanio" iĝis multe pli facile superrigardebla. ThomasPusch (diskuto) 20:57, 11 Aŭg. 2014 (UTC)