Kategorio-Diskuto:Eŭropaj kristanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La enhavo de tiu ĉi kategorio en la nuna formo estas ridinda: krom sola landa kategorio de portugalaj kristanoj (bedaŭrinde kun nur unu ero, iom malmulte por kategorio), persone enestas iuj faŝistoj (kies kristanecon mi forte pridubas), iuj armeestroj de la Tridekjara Milito (kiuj mortigis misnome de katolikismo aŭ de luteranismo) kaj iuj monarkoj (nenio kontraŭ tio, se ili vere biografie elstaras pro sia kristaneco). Mi atendus papojn, episkopojn, pastrojn, monaĥojn, personojn postmorte deklaritajn sanktuloj kaj beatuloj, kristanismajn verkistojn kaj aliajn personojn kiuj konatas aparte pro la publike deklarita kristaneco, plej bone ordigitaj laŭ landoj, kiel la modela kategorio de portugalaj kristanoj. Nun la listo estas kvazaŭ oni listigus en kategorio pri islamanoj nenion pli ol Bin Laden, Kadafi kaj Idi Amin, kun iuj aktualaj batalantoj de la siria enlanda milito kaj manpleno da 20-jarcentaj monarkoj, ni diru Mohamed Reza Pahlavi kun edzino Farah Pahlavi, kaj Abdullah la 2-a de Jordanio kun familio. Tian kategorion mi nomus ridindigo de islamo. Sen mem konsideri min kristano, mi konsideras la nunan kategorian enhavon neakceptebla. ThomasPusch (diskuto) 21:37, 18 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi plene konsentas. La kategorio estas stranga kaj senutila, ja malutila. For. Moldur (diskuto) 07:12, 6 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
La samaj kategorioj ekzistas kaj estas vaste uzataj en aliaj vikioj, multe pli granda ol la nia. Do kial ni inventu biciklon anstataŭ sekvi la ekzemplon?--RG72 (diskuto) 13:01, 7 okt. 2016 (UTC)[Respondi]