Kategorio-Diskuto:Librovendistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu en 2015 kreis kategorion "libristoj". Kiam iu anonimulo en 2016 kreis ALIAN kategorion "librovendistoj", sen provi ligi ĝin al alia lingvo, ĉar tiam la dua homo vidintus ke jam ekzistas kategorio "libristoj", mi forigis la ne-ligitan duan kategorion "librovendistoj", argumentante, ke jam ekzistas kategorio "libristoj". Tio aspektas sence: du artikoloj pri sama temo estus stultaĵo.

Tamen, nun mi vidas ke ĉiuj homoj en tiu kategorio fakte estas librovendistoj, kaj la kategorio "libristoj" ligas al alilingvaj kategorioj kiuj celas ekzakte la koncepton de librovendistoj - ekzemple la angla kategorionomo "book-seller". Tamen la kategorio "libristo" estas multe malpli specifa: en PIV estas kapvorto "libro" (klare kio estas tio) kaj kapvorto "librovendado", el kiu dedukteblas ligitaj vortoj kiel "librovendisto" kaj "librovendejo". Sed libristo povas esti iu ajn profesio rilate al libroj - libroeldonisto, libropresisto, librobindisto, libroverkisto, librotradukisto, librokritikisto, librocenzuristo, librobrokantisto ... Fakte la vorto ĉi tie bezonata estas "librovendisto", ne "libristo". Tial mi pardonpetas ĉe la vikipedie malsperta anonima uzanto de 2016, kiu tute ne komprenis ke li simple kreis ion kion jam iu alia kreis jaron antaŭe. La kategorio "librovendistoj" vere devas havi tiun nomon. Kaj kategorioj libroeldonistoj, libropresistoj, librobindistoj, libroverkistoj, librotradukistoj, librokritikistoj, librocenzuristoj ankaŭ fareblas SE pri iu profesio estas pli ol tri biografioj en la esperanta vikipedio, ĉar kategorioj nur por unu aŭ du eroj aspektas ridindaj. ThomasPusch (diskuto) 21:39, 6 dec. 2023 (UTC)[Respondi]