Kategorio-Diskuto:Naciaj simboloj de Sovetunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "naciaj simboloj de Sovetunio" estas iom misgvida, ĉar Sovetunio ĉiam estis multnacia ŝtato, kaj neniam estis "sovetunia nacio". Se entute, tiam la emblemoj kaj flagoj de la unuopaj respublikoj de Sovetunio povus nomiĝi "naciaj", ĉar krom la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko ili reprezentis naciojn. Tamen estas kutime nomi la ŝtatajn simbolojn de Sovetunio "naciaj", kopie al la ŝtataj simboloj de la aliaj suverenaj ŝtatoj kiuj ekzistis paralele al Sovetunio, kaj tial ankaŭ ĉi-tiu kategorio ne diferencas de la kategorioj pri aliaj ŝtatoj (komparu ke Sovetunio ankaŭ havis naciajn teamojn en multaj sportaj disciplinoj (aŭ pli ekzakte ŝtat-reprezentajn teamojn en multaj lingvoj krom la rusa nomataj "naciaj teamoj" de Sovetunio), ekzemple la Sovetunia nacia teamo de futbalo. Pravigeblas do lasi la titolon senŝanĝe, kaj noti ke konatas la speciala situacio pri Sovetunio.

ThomasPusch 16:07, 15. Apr 2010 (UTC)