Kategorio-Diskuto:Prezidantoj de Afganujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi estas la sola kategorio en la supera kategorio "Prezidantoj laŭ landoj", kiu uzas landoformon finiĝanta per finaĵo -ujo, anstataŭ la en la 20-a jarcento kutimiĝinta finaĵo -io, ĝi krome enordiĝas al pliaj kategorioj "Registaro de Afganio" kaj "Politiko de Afganio" kaj "la ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas 'Prezidanto de Afganio'". Iom kaprica, la alternativa nomigo de nur tiu ĉi kategorio. Mi tendencus al unuecigo, ĉar tro da diverseco en la kategoriiga sistemo de vikipedio kreas konfuzon, sed se fundamentistoj radikale por la tradicia finaĵo -ujo fidele plu kreos artikolojn pri la novaj prezidantoj de la islame fundamentisma lando "Afganio/Afganujo/Afganistano", eble ankaŭ povas kaprice resti tiel... ThomasPusch (diskuto) 21:35, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas ke preferinda estas unueco, do ĉi-foje Afganio. RG72 (diskuto) 11:10, 30 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]