Kategorio-Diskuto:Psikanalizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝis nun ekzistas konkurencaj ĝermaj artikoletoj kun la nomo "psikanalizo" kaj "psikoanalizo". Mi proponas ampleksigi kaj favorigi la artikolon de la dua vortumo (do "psikoanalizo"), ĉar ĝi ŝajnas al mi pli proksima al la originalo (germanlingve vortumita de S. Freud) kaj al la alilingvaj nomoj.

84.58.245.53 06:27, 11. Maj 2008 (UTC)

Mi samopinias pri la prefero de "psikoanalizo". Se neniu alia ĝis nun kompatis la du kunigindajn ĝermojn, mi pretas dum la sekvaj semajnoj unuigi kaj ampleksigi ilin, ĵus kreinte la bazan artikolon pri psikoterapio. Antaŭ tio mi tamen volas difini iujn aliajn psikoterapiajn skolojn, kiuj ankoraŭ tute ne havas vikipedian mencion.

ThomasPusch 17:28, 11. Maj 2008 (UTC)