Kategorio-Diskuto:Romanistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kategorio en sia nuna formo enhavas unuflanke filologiajn fakulojn pri romanistiko, do de romanidaj lingvoj, kaj aliflanke verkistojn de romanoj. Tiu konfuzo pli malhelpas ol helpas. Ĉar paralele al la filologia difino "romanistoj" ankaŭ ekzistas "germanistoj", "slavistoj", "baltistoj", "arabistoj" ktp., indas al la filologoj lasi la kategorion kaj fari duan, verkistan, kiu nomiĝu "romanverkistoj".

Mi nun ne entreprenas tian paŝon, nur atentigas pri la problemo, tiel ke posta vizitanto de la kategorio vidu aldonan kuraĝigon entrepreni la disordigon de la koncernaj artikoloj en du kategoriojn.

ThomasPusch 20:03, 26 Sep. 2011 (UTC)

Romanisto estas faktermino lingvika![redakti fonton]

Laŭ PIV estas romanisto fakulo pri latinidaj lingvoj. Do la tuta kategorio ne temas pri ĝenro de verkisto! Por tio mi proponas movon ekz. al kategorio romanverkintoj. - Giorno2 (diskuto) 07:29, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]