Kategorio-Diskuto:Tujforigendaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neordinara peto[redakti fonton]

La uzanto Robin van der Vliet petas forigon de la propra uzantopaĝo. Bv. legi mian argumenton por neforigo ĉe lia diskutpaĝo. Mi petas helpon, dankon! Vikiano (diskuto) 14:52, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus forigis la enhavon de mia uzantpaĝo kaj klarigis miajn kialojn ĉe mia propra paĝo. Ĉiuokaze mi rajtas forigi ĉion en mia propra nomspaco. Mia uzantpaĝo aŭtomate aspektos kiel ĝi antaŭe aspektis post forigo pro GlobalUserPage. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:08, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Vikiano (diskuto) 17:38, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigi el-de diskutpaĝo?[redakti fonton]

Oni proponas forigon el-de la diskutpaĝo de kunenhavaj artikoloj. Mi petas helpon. Vikiano (diskuto) 09:36, 9 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon al la solvinto! Vikiano (diskuto) 15:18, 13 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Nu, ĉu ni tuj forigu? Vikiano (diskuto) 15:18, 13 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Absolute ne. Ni uzu {{forigu}} ĉar tio estas skribataj en kelkaj aliaj vikipedioj.--Salatonbv (diskuto) 14:17, 17 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Vikipediisto petas tujan forigon pro tio, ke la kreinto de la artikolo forviŝis ties enhavon. Laŭ mi tio ne karakterizas senenhavan paĝon... la enhavo povas esti restarigota. Mi petas pri aliula opinio, dankon! Vikiano (diskuto) 07:01, 18 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

La artikolo enhavis kopion de ĉi tiu paĝo. Mi ŝanĝis la paĝon al alidirektilo, ne necesas forigo de la paĝo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:29, 24 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

En januaro 2024[redakti fonton]

Mi nun forigis ĉiun rubon en la kategorio (ankoraŭ adaptante la paĝon Chocolats Favoris) krom la alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj. Mi mem ne estas granda ŝatanto de familia nomo en majusklaj literoj komence de artikolo, kiu sencas se lingvo ne sekvas la kutiman alilingvan formon unue meti la personan kaj poste la familian nomon (kiel en la hungara kaj korea lingvoj), aŭ kiam nomo konsistas ŝajne el tri personaj nomoj kaj la demando estas kiom da estas familiaj nomoj (ĉu Fabian Walter DANIEL aŭ Fabian WALTER DANIEL?) sed iom pezas uzi la majuskligojn ankaŭ en ĉiuj "normaj" nomoj, simple pro principo, sed mi respektas la decidon en nia vikipedio tiel fari, kaj kvankam estas dua demando kiom urĝe oni bezonas alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, tamen ĝenerale en kazo de dubo alidirektilo estu kaj restu: mi ne volas investi mian tempon nun permane forigi 70 alidirektilojn pro laŭ mi dubinda kialo "simple purigi la titolojn kaj pro principo forĵeti iujn alidirektilojn por simple havi iujn malpli". Principe ankaŭ pro tio ke mi havas neniun takson kiom da tiaj alidirektiloj eble ankoraŭ kaŝiĝas. Se, tiam oni faru principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn, kaj se plimulto de la opiniantoj estas por forĵeto, tiam oni serĉu alian administranton kiu plenumos la forĵetojn. --ThomasPusch (diskuto) 16:58, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]