Kategorio-Diskuto:Urbaj studoj kaj planado
Kial tiom longa nomo? Kial ne simple kategorio:urboplanado ???[redakti fonton]
Se pluraj artikoloj atendas kategorion "urboplanado", kaj tiu kategorionomo kompreneble restas ruĝa (ĉar kategorio de tia literumo ne ekzistas), se la baza artikolo pri la kategorio nomiĝas "urboplanado", kaj se almenaŭ la jenaj subkategorioj
Kategorio:Urboplanado en Ameriko
Kategorio:Urboplanado en Bogoto
Kategorio:Urboplanado en Marne
Kategorio:Urboplanado en Kundinamarko
Kategorio:Urboplanado en Alzaco
Kategorio:Urboplanado en Azerbajĝano
Kategorio:Urboplanado en Reims
Kategorio:Urboplanado en Kolombio
Kategorio:Urboplanado en Bas-Rhin
Kategorio:Urboplanado laŭ landoj
...ĉiuj uzas la nomon urboplanado, kial do tiu ĉi kategorio ne simple nomiĝas tiel, sed kaprice "urbaj studoj kaj planado"? Mi scivolemis, en kiuj aliaj lingvoj estas tiom elegantigita vortumo en kategorionomo, sed trovis neniun alilingvan ekvivalenton inter la kategorionomoj. Kompreneble la titolo "urbaj studoj kaj planado" estas gramatike tute ĝusta kaj sonas bele kaj elegante, sed kiel nomo de kategorio ĝi ne estas tio, kion homoj atendas, kiam ili divenas kiel povus nomiĝi tiu kategorio. Mi proponas ŝanĝi la nomon al simpla nomigo "urboplanado", eĉ se tio eble aspektas malpli interese. Sed nomoj de kategorioj estas nomoj por laŭeble praktikaj "ujoj", kestoj, kaj utilas elekti nomon, kiu estas tiu, kiun homoj divenas se ili ne scias. Do, nomon "urboplanado"! ThomasPusch (diskuto) 21:13, 13 jun. 2022 (UTC)