Kategorio-Diskuto:Virinaj stereotipoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi movas la kategorion de singularo (virina stereotipo) al pluralo (virinaj stereotipoj), ĉar certe ne nur ekzistas unusola koncepto de rolmodele stereotipa "virineco" (... se estus tiel, eĉ ne necesus kategorio, sed sufiĉus unusola artikolo) - kaj krome mi vikidatume ligas la kategorion al samtemaj kategorioj en la angla kaj persa. ThomasPusch (diskuto) 10:56, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

... Iom mi demandas min, ĉu pro justeco ne bonvenigindus krei ankaŭ kategorion "viraj stereotipoj", se estas tia por virinaj stereotipaj sociaj roloj. Je unua rigardo mi tamen trovas nur la teksteton Knabeca knabino, kaj persone ĉiukaze skeptikas ĉu en enciklopedio bone eblas priskribe fiksi la laŭ mi socie efemerajn kaj ŝanĝiĝantajn konceptojn de stereotipoj, forte dependaj de la evoluo de difinita kulturo kaj neniel universalaj. Tial mi mem detenas min pliprofundiĝi en la temon. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]