Ketzaltenango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ketzaltenango (Quetzaltenango) ankaŭ konata kiel XelajúXela estas la dua plej grava urbo de Gvatemalo kiu havas altan ekonomian nivelon, konsiderata kiel unu el la ĉefaj urboj pro la industria kaj komerca aktiveco kiuj disvolviĝas en ĝi. Ketzaltenango havas plurajn edukcentrojn kaj kelkajn el la plej gravaj universitatoj de Gvatemalo.

Oni kalkulas en en la urbo loĝas ĉ. 300.000 personoj. La loĝantaro estas ĉ. 65% indiĝena, 32% mestizoj kaj 3% eŭropedevenaj. La Urbo Ketzaltenango troviĝas en montara valo ĉe la altebenaĵo de Gvatemalo de 2.357 metroj sur la marnivelo.

Proklamita en 2008 kiel Centramerika ĉefurbo de la Parlacen.

Ketzaltenango estas la ĉefurbo de la samnoma departemento Ketzaltenango, kiu havas 1.953 km², ĉ. 1,8% de la nacia teritorio. Krom la hispana lingvo, oficiala lingvo, oni ankaŭ parolas la kiĉean kaj maman lingvojn.