Почему победил язык Эсперанто (Kial venkis lingvo Esperanto) - estas ruslingva studo pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto kompare kun aliaj lingvaj projektoj.
„ La ĉefa afero, en kiu Jirkov tute prave vidas ateston pri absoluta plifirmiĝo de E kaj pri ĝia venko, estas la preterigo de la interna krizo de la jaro 1908, ligita kun la reformema tendenco, konata sub la nomo Ido, kaj ankaŭ la klasa dissplitiĝo de la movado E-ista post la mondmilito. Efektive, tiuj ĉi du faktoj difinas ne nur stabilecon de E kaj ĝian vivkapablon, fortikiĝintan pro la preskaŭ duoncentjara batalado por ĝia ekzisto, sed ankaŭ ĝian internan forton potencialan, kiu ebligas kun plena konvinko paroli pri neevitebla definitiva venko de E. Ernest Drezen en antaŭparolo ”
La libro estis eldonita en libroserio Biblioteko de sovetia esperantisto.