Welsh Corgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kimra ŝafhundo estas hundraso, la plej malgranda el la ŝafhundoj. Eble pli bona nomo estas "kimra bovhundo", ĉar tradicie ĝi laboris kun bovoj, ne ŝafoj, kaj mordetis la krurojn de bovino por peli ŝin antaŭen. Ĝi havas mallongajn krurojn por ke ĝi evitu piedbaton de mordata bovino.