Klavocitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klavocitro; kuprogravuraĵo el Syntagma musicum de Michael Praetorius

Klavocitro estas korda klavarinstrumento, ĉe kiu la tongenerado ekestas per plukado de kordoj pere de plumtuboj, analoge al klaviceno. Ĉe klavocitro tamen la kordoj pasas vertikale, kompareble al pianeto, pro kio oni povas starigi ĝin placoŝpare ĉe muron.

La historia klavicitro travivis en la 1950-aj jaroj renesanco, kiam J. C. Neupert (Bamberg) serie fabrikis t.n. klaviceneton laŭ pianeta formo kun enfaldebla klavaro kaj vertikala prikordigo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]