Klein-Netterden

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klein-Netterden estas parto de la urbo Emeriĥo ĉe Rejno kun 798 loĝantoj. Ĝi lokas oriente de la urbocentro de Emeriĥo kaj limiĝas nordokcidente kun la nederlanda vilaĝo Netterden, kiu estas atingebla per la limtransirejo.

En diferenco al la ceteraj urbopartoj de Emeriĥo en Klein-Netterden ekzistas nek preĝejo nek lernejo. Pli frue la dogano ludis gravan rolon en la loko, nun la ĉefa ekonomia branĉo estas la terkulturo. De la starejo Emeriĥo de la militistaro forcedita en 2008 en la urboparto troviĝas la iama pafekzercejo same kiel la iama municideponejo, kiu nun estas uzata por la stokado de neeksplodaj civilaj varoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urbopartoj, ĉe: emmerich.de, konsultita la 22an de julio 2016