Kliko (mekaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentrado kun kliko
La kliko a permesas, ke la dentrado b turnu maldekstren, kaj blokas ĝin, se ĝi emas turni dekstren

Kliko estas meĥanismo kiu permesas ke sistemo iru en ian sencumon, sed blokas se la sistemo emas iri al kontraŭa sencumo.

Ĝia nomo venas de la onomatopeo klik (bruo de etaj metalaj pecoj interfrapantaj)

Oni trovas klikojn en tre multenombraj maŝinoj, iloj, ludiloj... Ekzemple, en horloĝo aŭ mekanika ludilo, kliko lasas turni akson kiam oni streĉas risorton (turnigante butonon, ŝlosilon), sed blokas kiam oni ĉesas turni.

Iuj modernaj ŝraŭbturniloj (aŭ similaj iloj) enhavas klikon. Tiel ili kuntrenas la ŝraŭbon en unu sencumo, kaj ne kuntrenas ĝin en la alia.

Plej konata kliko estas tiu, de la libera rado de biciklo, kiu premesas ke la rado libere turnu, sed blokas kiam la ĉenon oni streĉas.