Klingenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
urba blazono situo de la urbo en Germanio

La germana urbo Klingenberg situas flanke de la rivero Majno, en la distrikto Miltenberg kaj en la okcidento de la distriktaro Malsupra Frankonio de Bavario. La urbo konatas precipe pro bona loka ruĝa vino.

Tri urbopartoj formas la komunumon: Klingenberg, Röllfeld kaj Trennfurt.

fortikaĵo Clingenburg

Historio

Arkeologiaj spuroj atestas pri romianoj, alemanoj kaj frankonoj, kiuj loĝis ĉi-tie. Dum la jaro 1100 nobelo kun nomo Henriko nomis sin laŭ malnova fortikaĵo Clingenburg. "Novan" fortikaĵon Clingenburg ĉirkaŭ la jaro 1177 konstruigis la nobelo Conradus Colbo, Mundschenk, do kortuma respondeculo pri trinkaĵoj, de la germana cezaro. Dum la jaro 1276 la urbo vale sub la fortikaĵo unuafoje skribe menciiĝis. Ĉirkau la jaro 1500 ĝi iĝis parto de la episkopejo kaj korona princejo Majenco, kaj dum 1814 parto de la reĝejo Bavario. Dum 1976 la antaŭe memstaraj najbaraj komunumoj Trennfurt kaj Röllfeld iĝas parto de Klingenberg.

rigardo al la urbo

Ekonomio, kulturo kaj festoj

Ekde la 17a jarcento en Klingenberg oni elfosas argilon, kiu inter alie uzatas por produkti krajonojn, kaj de tiam signife kontribuis al la urba prospero. Plej gravas tamen la kultivado de vinberoj en vitejoj de la montoj flanke de rivero Majno kaj la farado de vino el ili. Ĉiujare dum aŭgusto okazas vina festo, kiu apartenas el la plej malnovaj tiaj festoj ĉe rivero Majno. Dum junio kaj julio krome ĉiujare okazas kultura festivajo en la fortikaĵo Clingenburg.

Eksteraj ligiloj