Klinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klinko estas la movebla peco de pordofermilo.

Ĝi kutime konsistas el dika metala lameno pivotfiksita ĉe unu ekstremaĵo, kaj kiun oni povas, levante aŭ mallevante, enigi en hokon, fiksitan sur la pordokadro.

En pli ellaborita formo klinko estas peco de aŭtomata fermilo, kies levo elklikigas serurmekanismon kaj ebligas malfermon de pordo.