Klino (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, ekoklino aŭ simple klino (greka: κλίνω = posedi aŭ montri gradadon, klini) priskribas ekotonon kie serio de biokomunumoj montras konstantan gradadon.[1] La termino estis stampita de la angla evoluista biologo Julian Huxley en 1938.

Pli teknike, klinoj konsistas el ekotipojformoj de specioj kiuj montras gradajn fenotipajn kaj/aŭ genetikajn diferencojn ĉe geografia areo, tipe kiel rezulto de media heterogeneco.

Notoj

  1. Por difino kaj etimologio, vidu Merriam-Webster ĉe "cline", aŭ http://www.greek-language.gr/greekLang/modern_greek/tools/lexica/search.html?lq=%CE%BA%CE%BB%CE%B9%CE%BD%CF%89&dq= (en greka).