Ekotipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvar diferencaj ekotipoj de Physcomitrella patens (muskoj).

En evoluekologio, ekotipo [1] , foje ankaŭ nomita ekospecio, priskribas genetike klaran geografian diferencan populacion aŭ rason ene de specioj (aŭ inter proksime rilataj specioj), kiu estas adaptita al specifaj mediocirkonstancoj. Tipe, ekotipoj prezentas fenotipajn diferencojn (kiel ekzemple pri morfologiofiziologio) kaŭzitaj de media diverseco kaj estas kapablaj je krucbredado kun aliaj geografie apudaj ekotipoj sen perdo de fekundeco aŭ forto [2][3][4][5][6].

Arealo kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Eksperimentoj indikas ke foje ekotipoj manifestiĝas nur se apartigite per grandaj spacaj distancoj ( de la ordo de 1000 km ). Tiu ŝuldiĝas al hibridigo per kio malsamaj sed apudaj diversecoj de la sama specio (aŭ ĝenerale de la sama taksonomia rango) krucbredas, tiel venkante lokan selektadon. Tamen aliaj studoj montras ke la kontraŭo povas okazi, t.e. ekotipoj rivelantaj ĉe tre malgranda nivelo (de la ordo de 10 m), ene de populacioj, kaj malgraŭ hibridigo [2].

Estas kutime ĉe ekotipoj ke kontinua laŭgrada geografia variaĵo akordas kun analoga fenotipa kaj/aŭ genetika variaĵo [2]. Tiu situacio estas nomita klino. Bonkonata ekzemplo de klino estas la haŭtkoloro-gradeco en indiĝenaj homaj populacioj tutmonde, kiu estas rilatigita al latitudo kaj kvantoj de sunlumo [7]. Sed ofte la distribuado de ekotipoj estas dumodala aŭ multmodala. Tiu signifas ke ekotipoj povas elmontri du aŭ pli apartajn kaj malkontinuajn fenotipojn eĉ ene de la sama populacio. Tia fenomeno povas konduki al speciigo kaj povas okazi se kondiĉoj en loka medio ŝanĝiĝas drame tra spaco aŭ tempo [2].

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Duonarbara boaco (Rangifer tarandus caribou), membro de la duonarbara ekotipo.
  • Tundra boaco kaj duonarbara boaco estas du ekotipoj. La unua migras ( vojaĝante 5000 km ) ĉiujare inter la du medioj en nombregoj dum la alia ( kiu estas multe pli malmulta ) restas en la maldensarbaro por la somero [8]. Nuntempe, kaj ekde klasifiko de 1961, tundra boaco konsistas el kvin subspecioj kaj maldensarbara boaco el du.
  • Arabis fecunda, herbo endemia al kelkaj kalkoŝtono-grundoj de Montano, Usono, povas esti dividata en du ekotipojn. La unua, "malalta alteco"-grupo, vivas apud la grundo en arida, varma medio kaj tiel evoluigis signife pli grandan toleremon kontraŭ trosekeco ol la "alta alteco"-grupo. La du ekotipoj estas apartigitaj per horizontala distanco de proksimume 100 km [2].
  • Estas komune akceptite ke la amazona sotalio ( delfenoj ) havas du ekotipojn - la rivera ekotipo trovita en kelkaj sudamerikaj riveroj kaj la pelaga ekotipo trovita en la suda Atlantika Oceano [9]. Simile, estas akceptite ke la tursiopo (delfenoj) havas du ekospecojn en la okcidentnorda Atlantiko.
  • Certhidea olivacea kaj Pinaroloxias inornata (ambaŭ traŭpedoj) estas rigarditaj kiel apartaj ekotipoj [10].
  • La arbara pino ( Pinus sylvestris ) havas 20 malsamajn ekotipojn en areo de Skotujo ĝis Siberio, ĉiuj kapablaj je krucbredado [11].
  • Tre subtila kazo de ekotipo estas jena : Estis observite ke du populacioj de la sama heliko-specio, disigitaj de nur kelkaj centoj da kilometroj preferas ne krucbredadi : ili rifuzas reciprokan kopulacion. Tiu verŝajne okazas dum la pariĝa ceremonio, kiu povas daŭri dum horoj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Ekotipoj havas neniun ĉefan taksonomian rangon en moderna biologia klasifiko. Tamen kelkaj sciencistoj konsideras ilin "taksonomie ekvivalentaj al subspecioj" . Tio estas vera en la senso ke ekotipoj povas foje esti klasifikataj kiel subspecioj kaj la kontraŭo. Ekotipoj estas proksime rilatigitaj al morfoj. En la kunteksto de la evolua biologio, genetika polimorfismo estas la ekzisto en ekvilibro de du aŭ pli klare malsamaj fenotipoj ene de populacio de specio, en aliaj vortoj, la ĉeesto de pli ol unu formo aŭ morfo. La frekvenco de tiuj malkontinuaj formoj (eĉ tiuj kiuj estas tre maloftaj) estas tro alta por esti klarigita pere de mutacio. Por esti klasifikitaj kiel tiaj, morfoj devas samtempe okupi la saman vivejon kaj aparteni al panmikta populacio (t.e. kies membroj povas ĉiuj hazarde krucbredi). Polimorfismo estas aktive kaj konstante subtenita en populacioj de specioj per natura selektado (plej fame seksa duformismo en homoj) kontraste kun "transiraj polimorfismoj" kie kondiĉoj pri vivejo ŝanĝas laŭ tia maniero ke "formo" estas anstataŭigita tute per alia.

Fakte, Begon, Townsend kaj Harper asertas ke ekzistas ne ĉiam klara distingo inter lokaj ekotipoj kaj genetikaj polimorfismoj. La nocioj "formo" kaj "ekotipo" ŝajne konformiĝas al statika fenomeno, tamen tiu ne ĉiam estas la kazo. Evoluo okazas ade kaj en tempo kaj spaco, tiel ke du ekotipoj aŭ formoj povas kvalifikiĝi kiel apartaj specioj en nur kelkaj generacioj. Begon, Townsend kaj Harper uzas pensigan analogecon sur tiu: ... "la origino de specio, ĉu geografia ( ali-patria ) ĉu sam-patria, estas procezo, ne okazaĵo. Por la formado de nova specio, kiel por la bolado de ovo, ekzistas iu libereco kvereli pri kiam ĝi estas finita." Tiamaniere ekotipoj kaj morfoj povas esti konsiderataj kiel antaŭirantojn de potenca speciiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greke : οίκος = domo kaj τύπος = tipo, termino kreita de Göte Turesson en 1922
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ecology: From individuals to ecosystems by Begon, Townsend, Harper, Blackwell Publishing 4th ed. (2006), p.5,6,7,8
  3. (1992) The genotypical response of the plant species to the habitat.. Hereditas 3, 211–350. 
  4. (2005) Ecology: Concepts and Applications, 3rd edition, New York: The McGraw-Hill Companies, Inc., 201. ISBN 0-07-243969-6. 
  5. Environmental Encyclopedia by Bortman, Brimblecombe, Mary Ann Cunningham, William P. Cunningham, Freedman - 3rd ed., p.435, "Ecotype"
  6. Botanika vortaro angle
  7. race. (2009). Encyclopædia Britannica. Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica.
  8. "reindeer (Rangifer tarandus)" Encyclopædia Britannica. Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica, 2009
  9. http://www.springerlink.com/content/w01617k562021220/
  10. Encyclopedia of life sciences, 2007, John Wiley & Sons, "Darwin’s Finches" angle
  11. Introduction to Ecology (1983), J.C. Emberlin, chapter 8 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Groll U., Mahn E.G. 1986 : Zur Entwicklung ausgewählter Populationen des Klettenlaubkrautes ( Galium aparine L. ). Flora 178, 93–110.
  • germane Kutschera, Ulrich 2006 : Evolutionsbiologie, UTB ISBN 978-3-8252-8318-6