Koboldo Plop

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koboldo Plop aŭ, nederlande, Kabouter Plop estas la ĉefrolulo en la samnoma televida serio de Studio 100 por junaj infanoj.

La televida serio, enscenigita de Bart Van Leemputten, konsistas de mallongaj filmetoj de ĉirkaŭ 5 minutoj. Plej ofte la filmetoj montras koboldojn en la "lakta gastejo" (melkherberg) de Plop (fungo). Tie oni servas ploplakton kaj plopkeksojn.

Plopfilmoj

Apud la televidaj serioj kreiĝis kelkaj filmoj de Koboldo Plop:

  1. De Kabouterschat (1999)
  2. Plop in de Wolken (2000)
  3. Kabouter Plop en de Toverstaf (2003)
  4. Plop en Kwispel (2004)
  5. Plop en het Vioolavontuur (2005) kun Frans Bauer kiel koboldo Amadeus
  6. Plop in de stad (2006)
  7. Plop en de pinguïn (2007)

Plopkantoj

La kantoj de Plop, entute kvin kompaktdiskoj, estis grandega sukceso ĉe infanoj kaj eĉ plenkreskuloj en Flandrio kaj Nederlando. Furoraj kantoj kiel De Kabouterdans dum pluraj semajnoj estis numero 1 en la listo de furoraĵoj en Belgio samkiel en Nederlando.

Plopproduktoj

Haveblas diversaj komercaj produktoj kun la bildo de Koboldo Plop, kiel lerneja materialo, vestaĵoj, keksoj kaj trinkaĵoj.

Ankaŭ en la amuzparko Plopsaland de Studio 100, koboldo Plop ludas gravan rolon.

Eksteraj ligiloj

grekeLa retejo de Studio 100