Koiŝikaŭa (Tokio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koiŝikaŭa en la 19-a jarcento
La tiama kvartala halo de Koiŝikaŭa en 1933
Akvoputo de malnova (1722) malsanulejo en Koiŝikaŭa
Strato en la loĝkvartalo Koiŝikaŭa, Bunkyo

Koiŝikaŭa (小石川, laŭvorte "Ŝtoneta Rivero") estas subkvartalo en Bunkjo-kvartalo, Tokio, Japanio. Ĝi konsistas el 5 partoj (numeritaj 1a ĝis 5a ĉoŭme (丁目). Historie, Koiŝikaŭa estis unu el la 15 originaj kvartaloj de Tokio, ekde la kreiĝo de tiu urbo en 1868 (kiam la antaŭa ŝoguna ĉefurbo Edo renomiĝis Tokio). En 1947, kiam la nombro de kvartaloj estis 35, oni reorganizis la municipan strukturon kaj Koiŝikaŭa fariĝis parto de nova kvartalo Bunkjo, kiu estas unu el 23 "specialaj kvartaloj" de la nuna Tokia Metropolo.[1]

Du famaj ĝardenoj kun la nomo "Koiŝikaŭa" situas proksime, kvankam ekster la limoj de la subkvartalo. Tiuj estas la Botanika ĝardeno Koiŝikaŭa de Tokia Universitato, fondita en 1684, kaj la ĝardeno Koiŝikaŭa Korakuen, fondita en 1629. Ankaŭ la muzeo de Tokia Universitato, Koiŝikaŭa Aneksaĵo. La Universitata Muzeo, portas la nomon kvankam situas ĝi ekster la nunaj limoj de la subkvartalo.

Bunkjo-kvartalo regas la publikajn bazajn kaj duagradajn lernejojn en Koiŝikaŭa, kaj la metropola eduka ministerio regas la superajn mezlernejojn.

Citaĵoj

  1. 東京都年表