Kojnotombo de Munmahoge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
idealtipa kojnotombo de Island (graflando Corcaigh).

La kojnotombo de Munmahoge situas sur kampa limo en la komunumo Móin Mhothóige (Munmahoge) apud Trá Mhór (Tramore) en la graflando Port Láirge en Irlando. Ĝi situas je la pinto de la norda deklivo, de kie oni povas vidi la portaltombon de Knockeen.

La kojnotombo de Munmahoge havas tri portantajn ŝtonojn je ĉiu flanko kaj unu kovrantan ŝtonon. Ekzistas du grandaj ŝtonoj en la tera remparo, kiuj eble estas kovroŝtonoj. La galerio longas ĉ. tri metrojn kaj larĝas ĉ. 0,9 metrojn.

La kojnotombo situas en okcidenta-orienta direkto. Krom tiu kojnotombo ekzistas dua kojnotombo en Port Láirge, la kojnotombo de Carrickavrantry. En Irlando estas konataj 505 kojnotomboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Shee Twohig: Irish Megalithic tombs. Shire, Princes Risborough 1990, ISBN 0-7478-0094-4 (Shire archaeology 63).
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3 (Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. 36).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52.203882-7.157177