Kokaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kokaku (光格天皇, naskiĝis la 23-an de septembro 1771; mortis la 11-an de decembro 1840) estis la 119-a Imperiestro de Japanio. Lia patro estis Princo Sukehito de la imperiestra domo Kan'in no miya (閑院宮典仁親王 japane: Kan'in no miya Sukehito Shinnō), kiu devenis de la imperiestro Higashiyama. Li volis doni al sia patro la titolon Daijō-tennō (太政天皇), kiu signifas eksimperiestro. Sed tia ideo ne plaĉis al la ŝoguno kaj ekis disputo inter la kortumo kaj la ŝoguna reĝimo.


Titolo Imperiestro Kokaku (光格天皇; Kōkaku tennō)
persona nomo Morohito (師仁)
vivis 1771 - 1840
regis 1780 - 1817
patro Princo Sukehito, Kanin no miya (閑院宮典仁親王)
patrino Ōe Iwashiro (大江 磐代)
edzinoj Princino Yoshiko (欣子内親王)

Kanshūji Tadako (勧修寺 婧子)

12 filoj kaj 7 filinoj
tombo Nochi no Tsukinowa no misasagi (後月輪陵)


Antaŭa:
Go-Momozono

Imperiestroj de Japanio
Sekva:
Ninko