Koledoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komuna galduktokoledoko estas dukto de la gala vojo originita per la kuniĝo de la komuna hepata dukto kun la cista dukto kaj kiu elfluas en la dua parto de la duodeno. Ĝi estas tiel nomata ĉar kondukas (-doko) la galon (kole-) al la intesto.

La galo estas sintezigita en la hepato, kiu estas la plej volumhava de la visceroj kaj unu de la pplej gravaj pro sia metabola agado. En la glanda organo ĝi estas portata tra la dekstra kaj maldekstra hepataj duktoj, kiuj kunverĝas kaj formas la komunan hepatan dukton. En tiu dukto, la galo povas esti direktita al la gala veziko por sia stokado aŭ povas eniri en la supran parton de la komuna gala dukto kaj pluiĝi ĝis drenado en la duodeno.