Kolegio Bryan (Tenesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolegio Bryan (angle: Bryan College [brajan kaliĝ]) estas privata kristana kvarjara altlernejo en Dayton, Tenesio. Ĝi fondiĝis en 1930 kiel memorigaĵo pri William Jennings Bryan, usona politikisto kaj advokato, kiu en tiu urbo persekutis proceson (Proceso Scopes) kontraŭ mezlerneja instruisto akuzita pri instruado de evoluismaj teorioj kontraŭbibliaj. La kolegio daŭre instruas el starpunkto de konservativa protestantismo; ĝia devizo estas "Kristo super ĉiuj". La kolegio nun havas 14 konstruaĵojn sur tereno de 450,000 m².

Eksteraj ligiloj