Proceso Scopes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Proceso Scopes (oficiale konata kiel The State of Tennessee v. John Thomas Scopes [esperante: la ŝtato Tenesio kontraŭ John Thomas Scopes], sed ofte populare nomata The Monkey Trial [esperante: la Simia Proceso]) estis kriminala proceso en 1925 de John Scopes pro instruado de la teorio de evoluismo kontraŭe al la Biblia teorio de kreismo laŭ Genezo.

Eventoj, kiu kondukas al la proceso[redakti | redakti fonton]

En marto 1925 la Tenesia parlamento leĝigis la Leĝon Butler, kiu malpermis la instruadon de evoluismo ĉe ĉiuj publikaj lernejoj kaj universitatoj. La American Civil Liberities Union (esperante: Usona Unio pri Civitanaj Liberoj), leĝa organizo, kiu rekomendas liberalan interpreton de Usona Konstitucio kaj individuajn rajtojn, deklaris, ke ĝi defendos tiun, kiu malobservos la leĝon.

George Rappleyea, Tenesia negocisto loĝanta en la urbeto Dayton, konvinkis aliajn negocistojn, ke la diskonigo de la proceso helpus la lokan ekonomion. Sekve ili kuniĝis kun John Scopes, usona futbala trejnisto ĉe la mezlernejo en Dayton.

La negocistoj aranĝis, ke Scopes instruu biologian klason kaj diskutu la teorion de evoluismo, por ke li estu arestita kaj akuzita en proceso. Estos bieni de la conpation du parte fo du avocadio in a procesia um problemo astasoite.

La Proceso[redakti | redakti fonton]

Clarence Darrow

Kiel ACLU promesis, ĝi defendis lin dum la proceso. ACLU sendis faman ateistan advokaton, Clarence Darrow, por defendi Scopes-on. La akuzon reprezentis malliberala Kristana politikisto, William Jennings Bryan. (Bryan iam estis prezidenta kandidato). Pro tiuj du famaj advokatoj la proceso ricevis multan amaskomunikilan atenton.

Dum la proceso Darrow faris la nekutiman agon, pridemandi Bryan kvazaŭ li estis atestanto. Darrow atakis la biblian priparolon pri Jona, la batalo pri Jeriĥo kaj la datojn de la kreismo determinitajn par la anglikana episkopo James Ussher.

La proceso rezultigis verdikton de kulpeco. Post apelacio la ŝtata tribunalo konfirmis la laŭleĝecon de la Leĝo Butler, sed favore decidis por Scopes, ĉar la monpunan verdikton decidis la juĝisto, ne la ĵurianoj, kiel la leĝo postulis.

La prokuroraro decidis ne havas novan proceson.

Reago al la proceso[redakti | redakti fonton]

La proceso estis la temo de multa gazetara atento kaj prezentis na Scopes kiel viktimo de religia kaj kontraŭscienca persekutado.

Pro la negativa gazetaro atento la Tenesia Parlamento nuligis la leĝon en 1926.

Postaj procesoj en Usono trovis, ke la instruado de kreismo estas malpermesita de la Usona Konstitucia apartigo de la eklezio kaj la ŝtato.

La Proceso Scopes en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

  • La filmo Inherit the Wind (esperante: Heredu la venton) estis usona filmo loze bazita sur la reala proceso.