Kolegio Corpus Christi (Oksfordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelikana Sunmontrilo en korto.

La Kolegio Corpus Christi (Krista Korpo) aŭ en angla Corpus Christi College (kompleta kolegia oficiala nomo The President and Scholars of the College of Corpus Christi in the University of Oxford) estas unu el kolegioj de la Universitato Oksfordo en Britio. Fondita en 1517, ĝi ests la 12a plej malnova kolegio en Oksfordo, kun ĉirkaŭkalkulita financa havaĵo de 58 milionoj da pundoj en 2006.[1]

La kolegio, situanta ĉe strato Merton inter Kolegio Merton kaj Kolegio Oriel, estas unu el plej malgranda en Oksfordo laŭ studenta populacio, havante ĉirkaŭ 230 subgradanojn kaj 120 gradanojn. Ĝi estas akadema laŭ la oksfordaj standardoj, averaĝe en la supra duono de la universitata neformala ranga sistemo, nome la Tabelo Norrington, en ĵusaj jaroj, kaj nome la dua en 2009-10.[2]

La kolegio havis dumlonge reputacion kiel specializata kaj elstara en Klasikaj Studoj, pro emfazo al tiu fako ekde ties fondo; nuntempe ĝi ricevas pli da studentoj por studi klasikajn ĉiujare ol por ĉiu ajn fako.[3]

La kolegia historia signifo inkludas gravan rolon en la traduko de la Reĝjakoba Biblio. La kolegio estas elstara ankaŭ pro la piliera sunmontrilo de la ĉefa kvadrata korto,[4] konata kiel la Pelikana Sunmontrilo, kiu estis starigita en 1581 fare de Charles Turnbull. Corpus ĵus akiris elstarecon kiam ties teamoj reprezentanta ĝin venkis en la konkurenco University Challenge la 9an de Majo 2005 kaj denove la 23an de Februaro 2009, kvankam tiu lasta estis poste malkvalifikita.[5]

Historio

Blazono

En ties blazono aperas maldekstre bildo de orkolora pelikano kiu laŭtradicie vundas sian bruston por per sia sango nutri siajn idojn. Tio estas kristana simbolo de kristanismo (memofero de Kristo) kaj de la koncepto krista korpo.

Notoj

  1. Oxford College Endowment Incomes, 1973-2006. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. (ĝisdatigita en Julio 2007)
  2. Undergraduate Degree Classifications 2009/10
  3. http://www.ccc.ox.ac.uk/prostudent/subjects.php
  4. http://www.sundials.co.uk/tbpil.htm
  5. University Challenge team disqualified. BBC (2009-03-02). Alirita 2009-03-02.