Kolgujev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

Kolgujev (ruse о́стров Колгу́ев) estas insulo lokita en la aŭtonoma regiono Nenecio, en Rusio. Ĝi situas en la sudorienta parto de la Barenca Maro, oriente de la maro Peĉora kaj nordoriente de la duoninsulo Kanin. Tiu rondforma insulo estas proksimume 80-kilometrojn larĝa kaj etendiĝas sur 4968 km². La plej alta punkto de la insulo altas je 50 metroj.

Ekzistas nur unu loĝita loko sur la insulo, Bugrino, ĉe la sudorienta bordo.