Komunista Partio de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Komunista partio de Britio (angle: Communist Party of Britain aŭ CPB) estas la plej granda komunista partio en Granda Britio. Ĝi ne organizas en la norda parto de Irlando ĉar, kiel aliaj komunistaj partioj, ĝi subtenas la reunuiĝon kaj sendependecon de tiu lando.

La Partion kreis en 1988. Ĝi pretendas esti la heredanto de la iama Komunista Partio de Granda Britio (CPGB) kiu ekzistis inter 1920 kaj 1991. La kreintoj de la CPB estis eks-membroj de tiu partio kiuj iĝis malkontentaj kun la direkto de la CPGB. Notindaj inter ili estis la redaktaro de la ĵurnalo "Morning Star" (Matena Stelo). Ili plendis ke, i.a., la CPGB perdadis membrojn kaj la ĵurnalo perdadis legantojn. La CPGB, kiu ĉiam estis firme ligita al la Soveta Komunista partio, disiĝis en 1991 post la disfalo de Sovetunio.

La CPB havas amikajn rilatojn kun multaj alilandaj komunistaj partioj sed, malkiel ĝia antaŭaĵo, estas pli sendependa. Hodiaŭ la Komunista partio de Britio havas ĉirkaŭ 1000 membrojn, kaj inkluzivas junularan frakcion (Ligo de Junaj Komunistoj / Young Communist League). Por la Brita Ĝenerala Elekto de 2005 la Partio kandidatiĝis en ses elektodistriktoj. Tamen ĝi estas precipe konata por ĝia rolo en la Sindikata movado, kie ĝi havas grandan influon por partio de ĝia amplekso. La Partio organizas ĉiujaran "Komunistan Universitaton" kiu allogas konatajn politikistojn kaj sindikatestrojn el diversaj landoj.

La CPB uzas du simbolojn: la martelo kaj falĉilo kaj ĝia propra martelo kaj kolombo.

Eksteraj ligiloj