Komunumo Joniškis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joniškis
blazono de Joniškis situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai
administra centro: Joniškis
Nombro de loĝantoj: 20 534 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 8 261 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1 152 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 426
koordinatoj: 56° 12' Norde, 23° 34' Oriente

Joniškis - "urbo de sankta Johano" - estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio, 40 kilometrojn norde de Šiauliai kaj 14 kilometrojn sude de la limo al Latvio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Joniškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. Dum la jaro 2020, la komunumo havis 20 726 loĝantojn, kaj la urbo 8 261. Plia urbo de la komunumo nomiĝas Žagarė.

Joniškis situas ĉe internacie frekventata fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Ekde 2005 la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.

La urbo skribe unuafoje menciiĝis dum 1523 kaj dum 1616 ricevis la formalajn urbajn rajtojn. La urba blazono cetere ne montras, kiel eblus pensi laŭ la nomo de la urbo, la sanktan Johanon, sed la arkianĝelon Mikaelo, kiu venkas drakon. Ke la urbo havas kristanan nomon kaj blazonon, estas escepto en Litovio, kiu pli longe ol iu alia lando de Eŭropo estis nekristana, kaj kies loĝantoj ekbaptiĝis nur ekde la 14-a jarcento.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]