Konsilio de Cent

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konsilio de Cent (en kataluna origine Consell de Cent) estis la institucio de municipa memregado de la urbo de Barcelono el la 13a jarcento; ĝi havis tiun nomon, ĉar ĝi estis formata de asembleo de cent civitanoj, kvankam ties kvanto pliiĝis laŭ la paso de la jaroj.