Koriolisforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Efekto de la koriolisforto je eta venta sistemo, tie la uragano Isabel

Moviĝantaj objektoj en turniĝantaj sistemoj deturniĝas en vidado de kunmoviĝanta observulo. En la sistemo ĉi tiu deturno ŝajnas kiel forto, la Koriolis-forto, nomita laŭ Gaspard Gustave de Coriolis.

La Koriolisforto estas tiel-nomita ŝajnforto, ĉar ĝi ne ekzistas en statika sistemo. Tie ĉiuj movoj sen fortoj estas rektliniaj. Koriolisforto aperas nur en rotaciantaj sistemoj. Ĝi reprezentas akcelon ortan al la direkto de la movo, kiu faras, ke ĉiuj senfortaj movoj ŝajnas fleksitaj observate de rotaciaj sistemoj. Eble Koriolis-efiko estus pli bona priskribo, ĉar ĝi ne koncernas veran forton.

La Koriolisforto aperas aldone al la centrifuga forto. Ĝi estas nur ekzistanta apud objektoj moviĝantaj rilate al la (rotacia) sistemo. La centrifuga forto estas la statika (t.e. sole loko-dependa) komponanto, la koriolisforto la dinamika (rapido-dependa) komponanto de la rezultanta ŝajnforto.

La koriolisforto estas ankaŭ parto de la geostrofio, respektive la geostrofia ekvilibro, de la atmosfero aŭ de la oceano.

Kalkulo

La koriolisforto estas orta al la rotacia akso de la sistemo kaj orta al la direkto de la moviĝo. Ĝia grandeco estas

ĉe kio estas la sinuso de la angulo inter la moviĝdirekto kaj la akso, la grandeco de la rapido, la cikla frekvenco de la rotacio, kaj la maso de la moviĝanta objekto.

Se la objekto foriras de la rotacia akso, tiam la koriolisforto efikas kontraŭ la rotacia direkto; se la objekto proksimiĝas, ĝi efikas en rotacia direkto.

Priskribo kiel vektorproduto

Se oni uzas vektorojn por la rapido (kontraŭ la sistemo) kaj la angula rapido (de la sistemo), la koriolisforto povas skribiĝi tiel:

Vidu ankaŭ