Kotulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de KNU, uzata ankaŭ kiel flago de Kotulio

Kotulio (birme ကော်သူးလေ, Kawthoolei) estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo (Mjanmao). La nomo estiĝis ĉirkaŭ la fino de la epoko de brita imperiismo en tiu lando. Diversaj karenoj celas diversajn limojn por la ŝtato, kaj ne estas fine decidite, ĉu la celo estu tute sendependa ŝtato aŭ aŭtonoma federacia ŝtato ene de Birmo (eventuale simila al, aŭ pli granda ol la nuna ŝtato Kajino). La nomo povas signifi (en sgoa lingvo) "lando sen malbono", "lando de prospero", "lando brulnigrigita" aŭ "lando kie floras la tulej-floro".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la artikolo en la angla Vikipedio.