Krásna Hôrka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo de Krásnohorské Podhradie

Krásna Hôrka (hungare Krasznahorka) estas konservita burgo situanta oriente apud la vilaĝo Krásnohorské Podhradie, 8 km de Rožňava. Ĝi estas slovaka nacia memoraĵo.

Historio

Sako el bizona ledo en la ekzpozicio de la burgo Krásna Hôrka de ĉirkaŭ 17-a jarcento. Oni uzis ĝin por ĉerpi akvon el 130 m profunda puto.

Sur la konusforma monteto estis konstruita originale en la 14-a jarcento gotika kastel-fortikaĵo, sed oni alikonstruis ĝin al fortikaĵo, pli poste al grandnobela loĝejo. En la fortikaĵo oni loĝis ĝis 1812. La lasta posedanto estis hungara grafo Dénes Andrássy, kiu alikonstruigis ĝin al familia muzeo kaj faris ĝin en 1906 vizitebla.

La renovigo de la burgo komenciĝis en 1946 kaj nun viziteblaj estas la malnovaj mebloj kaj aliaj loĝejaj aĵoj.

Dénes Andrássy konstruigis en 1904 en la vilaĝo Krásnohorské Podhradie por sia edzino maŭzoleon en secesia stilo kaj por tio li liveris el la tuta mondo marmoron. En la maŭzoleo troveblas la sarkofago de Dénes Andrássy kaj lia edzino Franciska. La hundoskulptaĵo estas verko de Alajos Stróbl.

La 10-an de marto 2012 la burgo bruliĝis. Bruliĝis tuta tegmento, nova ekspono en la gotika palaco kaj sonorilejo, sed ĉirkaŭ 90 elcentoj de raraj eksponaĵoj estas savitaj. Verŝajna kaŭzo estas herbobrulado fare de romaaj infanoj de proksima komunumo. [1]

Ĉirkaŭaĵo

En la ĉirkaŭaĵo estas vizitinda: Betliar (11 km), Dobšiná (32 km), Groto de Gombasek (20 km).

Referencoj

  1. SITA / TASR; TV Markíza (2012-03-11). Požiar hradu Krásna Hôrka zrejme spôsobili dvaja chlapci (12, 13) (slovake). Alirita 2012-03-11.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj