Kristino de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dukino kaj regentino de Savojo Kristino de Francio Madama Reale

Kristino de Francio (france Christine de France, itale Maria Cristina di FranciaMadama Reale; naskiĝis la 10-an de februaro 1606 en Parizo; mortis la 27-an de decembro 1663 en Torino) estis la dua filino de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de lia edzino Maria de Mediĉo.

Ŝi edziniĝis en Parizo (ĉe Le Louvre) je la 10-a de februaro 1619 kun la 12-a duko de Savojo Viktoro-Amadeo la 1-a (1587-1637), kaj ŝi naskis al li sep gefilojn:

Kiam mortis ŝia edzo en 1637, ŝi fariĝis regentino de Savojo je la nomo de sia filo Francisko-Jacinto (1627-1638) kaj poste de sia alia filo Karlo-Emanuelo la 2-a (1634-1675) ĝis 1648. Ŝi nomis sin Madama Reale. Tiun oficon kontestis ŝiaj bofratoj Tomaso kaj Maŭrico de Savojo, kiuj komencis la "Civilan Militon de Piemonto" inter siaj partizanoj (principisti) kaj tiuj de la regentino (madamisti). Sed post kvar jaroj de konflikto ŝi sukcesis konservi la regadon dank'al la apogo de Francio kaj repaciĝis en 1642 kun Maŭrico, kun kiu ŝi edzinigis sian filinon Ludovikino-Kristino.