Kromosomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spektra kariogramo (bildo, kiu montras kromosomoj ordigitaj laŭ grandeco) de homa ino.

La kromosomoj (el la greka χρώμα, -τος, koloro, kaj σώμα, -τος soma, korpo aŭ ero) estas mikroskop-grandaj strukturoj troveblaj en ĉeloj, kaj faritaj de diversaj DNA-fadenoj (kiuj enhavas la genetikan informon de la ĉelo). La kunigo de kromosomo kaj la diversaj proteinoj, kiuj helpas pakigi la DNA-on, nomiĝas kromatino.

Kromosomoj en la diversaj ĉeloj

La kromosomo de la prokariotoj kaj eŭkariotoj havas diversan strukturon kaj alian lokiĝon en la ĉelo.

  • prokariotoj (bakterioj, bluaj algoj) havas ununuran kromosomon el ringforma DNA. En la prokariota ĉelo, en la ĉeloj ne troviĝas organetoj kun aparta interna membrano, tiel la genetika materialo ne estas apartigita de plia parto de la ĉelo.
  • eŭkariotoj, havas plurajn kromosomojn, kiuj lokiĝas en la ĉelkerno, kiu havas propran membranon. La DNA-fadenojn kovras vualo el proteino, al kiu ligiĝas eĉ la RNA.

En ambaŭ (pro- kaj eŭkariotoj) la kromosomoj respondecas pri la genetika informo. La enĉela nombro de la kromosomoj, ties formo kaj strukturiĝo tre dependas de la specio, eĉ en tiuj kazoj, kie specioj tre similas unu la alian (ekzemple, homoj havas 46 kromosomoj, kaj ĉimpanzoj havas 48).

Laŭ reproduktiĝo de la specio, la kromosomaro povas esti malsama:

  • en la sensekse reproduktiĝantaj specioj, ĉiu korpa ĉelo havas la saman kromosomaron.
  • en la sekse reproduktiĝantaj organismoj, la kromosomaro povas esti diplida aŭ haploida:
    • diploida, tio estas, la kromosomaro de ĉiu korpa ĉelo estas duobla (2n), kaj ĉiu kromosomo aperas duoble.
    • haploida (1n), tio estas, la seksaj ĉeloj havas nur unuobla kromosomaro, do ĉiu kromosomo aperas sola (aŭ patra aŭ patrina). La haploida kromosoma nombro aperas dum la mejozo. Dum la fekundiĝo, la du haploidaj seksaj ĉeloj (ina kaj malina) unuiĝas kaj estiĝas zigoto (fekundigita ovoĉelo), kun diploida kromosoma nombro.

Homologaj kaj nehomologaj kromosomoj

En la sekse diversaj organismoj, kiel oni diris, ĉiu kromosomo aperas duoble en ĉiu diploida ĉelo. Oni diras, ke ĉiu paro de kromosomoj enhavanta la samajn genojn estas homologaj kromosomoj (aŭ aŭtosomo).

La seksaj kromosomoj (aŭ allosomo) povas esti kaj homologaj (por inoj) kaj nehomologaj (por malinoj). En kelkaj plantoj kaj en la pli evoluintaj bestoj, al tiuj kromosomoj apartenas la kromosoma difiniteco de la sekso.

La sekse ligita heredigo estas reguligita per la seksaj kromosomoj, dum la aliaj proprecoj per aŭtosomoj.

La homa kromosomaro konsistas el 22 paroj da aŭtosomoj kaj unu paro da seksa kromosomo. La ĉeldividiĝo okazas same en la mitozo kaj mejozo. Same dum la mitozo kaj mejozo, partoj de la homologaj kromosomoj povas trakruciĝi (crossing over), kaj la kromosomaj branĉoj rompiĝante povas ŝanĝiĝi, tiel okazas parta informa ŝanĝo inter la homologaj kromosomoj (rekombiniĝo). Per tiu procezo, la masklaj kaj femalaj genomoj povas miksiĝi, kaj en la posteuloj aperas nova genetika materialo.

Homaj kromosomoj

La homa kromosomaro konsistas el 22 paroj da aŭtosomoj kaj unu paro da seksa kromosomo:

vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda