Kukiĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kukiĉa Teo (Kukicha, 茎茶), aŭ tigo-teo, oni ankaŭ nomas ĝin bōcha (棒茶), estas Japana mikso de trunketoj kaj branĉetoj. Ĝi estas disponebla kiel verda teo aŭ kiel pli oksidita variaĵo. Kukiĉa-teo havas unikan guston kaj aromon inter teoj. La alia gusto venas de la fakto ke ĝi konsistas el partoj de la teplanto, kiuj ofteestas ekskluditaj de aliaj teoj.[1]

Kutime la materialo de la teo Kukiĉa venas de la fabrikado de Senĉa-teo aŭ Kabuseĉa-teo. Kiam la materialo venas de la fabrikado de Gyokuro, ĝi nomiĝas Karigane (雁ヶ音 / かりがね) aŭ Shiraore (白折 / しらおれ).[2]

En la pasinteco Karigane estis la nomo de Kukiĉa farita de folioj de teo Gyokuro. Ĉiukaze, nuntempe la termino Karigane iĝis pli diversa kaj ĝi estas uzata por iu Kukiĉa-Teo de alta kvalitato. La Kukiĉa-Teo de la insulo Kiuŝuo portas alian nomon, Shiraore.[3]

La Kukiĉa-Teo havas milde nuksan kaj iomete dolĉan guston. Por pli bonaj rezultoj, oni infuzas la teon en akvo inter 70 kaj 80 gradoj celsiaj. Verdaj variantoj estas infuzataj dum malpli ol minuto. Pli altaj temperaturoj aŭ tro longaj infuztempoj rezultigas amaran kaj malbongustan trinkaĵon.[4]

Estas kutime infuzi Kukiĉa-teon por tri aŭ kvar infuzaĵoj.

Kukiĉa-teo estas unu de la teoj preferataj de la makrobiotika dieto.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]