Kulturo de sonorilformaj pokaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stonehenge

Kulturo de sonorilformaj pokaloj estis kulturo sur multaj lokoj de okcidenta kaj meza Eŭropo kaj Maroko proksimume en la jaroj 2900 a.K. ĝis 1800/1700 a.K. (kalibritaj indikoj; la datiĝo diferenciĝas laŭ lokoj, kun la kerno eble ĉirkaŭ la jaro 2400 - 1800/1700 a.K.), do en eneolitiko kaj komence de bronzepoko.

En tiun ĉi kulturon tempe kaj teritorie falas ekz. ankaŭ Stonehenge kaj Avebury.