Kuršėnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kuršėnai
blazono de Kuršėnai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai
subdistrikta komunumo: Šiauliai
nombro de loĝantoj: 13 800 (urbo, stato 2005)
areo (urbo): ĉ. 11,92 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 41
koordinatoj: 55° 59' norde, 22° 56' oriente

Kuršėnai estas urbo ene de la subdistrikta komunumo Šiauliai kaj ankaŭ ene de la distrikto Šiauliai, en la nordo de Litovio. Ĝi troviĝas 25 kilometrojn okcidente de la distrikta centro, Šiauliai. Fakte Kuršėnai estas la plej granda urbo de la komunumo, kaj tial neoficiala centro, kvankam la administrado de la komunumo troviĝas en la urbo Šiauliai, kiu kiel insulo troviĝas meze de la komunuma teritorio, sed ne apartenas al ĝi.

Dum la jaro 2005, la urbo Kuršėnai havis 13 800 loĝantojn - per tio ĝi havas la 25-a plej granda urbo de Litovio. n rangon inter la plej granda. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1561.

En Litovio la urbo precipe konatas pro multaj artmetiistoj, kiuj produktas argilaĵojn kaj keramikaĵojn. Tion eĉ reflektas la urba blazono, kiu montras argilan ujon. Kompreneblas, ke la urbo posedas muzeon pri keramikaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]